Blog Tools
Edit your Blog
Build a Blog
RSS Feed
View Profile
« July 2017 »
S M T W T F S
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
You are not logged in. Log in
Enskribigoj laŭ Temo
Ĉiuj temoj  «
ludo
mangxajxo
La Loko de Tomas SATIRSLEY
12/11/2009
Funebra Ceremonio
Mia avo, la patro de mia patrino, mortis antaux du semajnoj pro kancero. Mia avcxjo estis de Meksiko, sed li translogxigxis al Usono, kiam mia patrino ankoraux estis knabineto. Cxe la funebra rigardado de la kadavro, mia patrino kaj miaj geonkloj kriis kaj ploris. Mi mem preskaux ploris. La katolika hispana meso je la posta tago estis konfuza. Mi nek parolas la hispanan nek estas katoliko. Mi, mia frato kaj kvar el miaj kuzoj estis cxerkoportantoj je la funebra ceremonio. Je la antaux-enterigo, ni adiauxis lin kaj pluvigis sablon sur lian cxerkon. Fine, ni metis rozojn sur la cxerkon. Mi amis kaj ankoraux amas mian avcxjon, kaj tiu sperto pensigis min pri la kulturo de miaj parencoj per mia patrino. Mi ne parolas la hispanan lingvon, kaj multaj el miaj parencoj parolas nur la hispanan. Mia praavino diris al mi (per mia patrino kiel tradukanto) pri la avantagxojn de hispanopovo.

Afiŝita de Thomas Satirsley je 19:49 MST
Post Comment | View Comments (1) | Permalink
27/07/2009
Hundoj
Mi havas du hejmbestojn: afrika raneto kaj hundo. Hodiaŭ mi lernis pri hundrasoj. Mia hundo estas skolopa spanielo. Lia nomo estas Juero (Hŭero). La signifo de Juero estas blondulo. Li tiele nomiĝas pro la felkoloro. Ankoraŭ, Juero estas hundido. Li naskiĝis antaŭ unu-du jaroj. Mia afrika raneto estas 10-jara. De lernejo mi ricevis la ranon. De parencoj mi ricevis la hundon.

Afiŝita de Thomas Satirsley je 23:03 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:21 MDT
Post Comment | Permalink
08/06/2009
Cantr II
Topic: ludo

Mi reekludis Cantr (esperante, Kantro). Antaŭe, mi ludis angle kaj ne ŝatis la ludon; la lernado de la ludo estis tre malfacila. Nune, mi ŝategas la ludon, kaj ludas ĝin esperante. Bedaŭrinde, la esperanta interfaco ne estas plene tradukita (nur 33%), sed la ludantoj en Esperantujo nur parolas esperante, do estas bona maniero esperante ekzerci vin mem.


Afiŝita de Thomas Satirsley je 22:01 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:07 MDT
Post Comment | Permalink
En 'Panda Express'
Mood:  happy
Topic: mangxajxo

 Ĉi-sube mi  rakontas pri unu memorinda okazo en ĉina restoracio kun mia familio.

Mi manĝis en Panda Express (Esperante,  Pando Rapide?)  kun mia frato, kaj post iom da tempo, li ne plu povis manĝi  pro sato. Mi ankoraŭ estis iomete malsata, do la frato donis al mi la restantan kokaĵon. Mi ekmanĝis ĝin, kaj post tri aŭ kvar buŝplenoj, mi ekmaĉis tre malmolan kokaĵ-pecon. Mi diris "Tiu ĉi peco estas tre kartilaga." Kaj mia frato respondis "Jes, mi ankaŭ pensis tion." Mi daŭre manĉis je kelkaj sekundoj, tiam mi ekkomprenis tion, kion mia frato diris. Mi elbuŝigis la kokaĵopecon. Kia penso! Manĝi manĝaĵon jam preskaŭ manĝita.

Pli malfrue, mia frato diris ke li ne pridiris pri *tiu* peco, sed pri la kokaĵo ĝenerale.


Afiŝita de Thomas Satirsley je 07:09 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:11 MDT
Post Comment | Permalink
01/06/2009
Mil blankaj kartoj
Topic: ludo
Hodiaŭ, mia frato rifuzis ludi kun siaj gefratoj. La ludo, kion mi volas ludi, estis '1000 blank white cards' (esperante, Mil blankaj kartoj). En la ludo, oni faras kartojn kun nomo, bildo, kaj tio, kion la karto faras. Poste, la ludantoj donas la kartojn al ludkartaro, kaj ludas la ludon, uzante la ĵus kreitan karton. La ludo estas tre amuza kun iaj geuloj.

Afiŝita de Thomas Satirsley je 20:41 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:13 MDT
Post Comment | Permalink
27/02/2009
Saluton!

Mia nomo estas Tomas SATIRSLEY [satirsli], kaj mi estas lernanto de Esperanto. Antaŭ nun, mi neniam havis retan taglibron. Mi volas bone lerni esperanton, do mi tajpos ĉi tie fojfoje.

Mi estas usonano, kiu loĝas en koloradio. Mi ŝatas legi librojn. Mia plej ŝatata poemo estas Babilfrenzo (angle, Jabberwocky) fare de Lewis Carroll [leŭes kerol]. Mi estas leganto de la angla retbildstrio XKCD.


Afiŝita de Thomas Satirsley je 13:05 MST
Ĝisdatigita je: 28/11/2009 23:01 MST
Post Comment | Permalink

Newer | Latest | Older