En 'Panda Express'
Mood:
happy
Topic: mangxajxo
Ĉi-sube mi rakontas pri unu memorinda okazo en ĉina restoracio kun mia familio.
Mi manĝis en Panda Express (Esperante, Pando Rapide?) kun mia frato, kaj post iom da tempo, li ne plu povis manĝi pro sato. Mi ankoraŭ estis iomete malsata, do la frato donis al mi la restantan kokaĵon. Mi ekmanĝis ĝin, kaj post tri aŭ kvar buŝplenoj, mi ekmaĉis tre malmolan kokaĵ-pecon. Mi diris "Tiu ĉi peco estas tre kartilaga." Kaj mia frato respondis "Jes, mi ankaŭ pensis tion." Mi daŭre manĉis je kelkaj sekundoj, tiam mi ekkomprenis tion, kion mia frato diris. Mi elbuŝigis la kokaĵopecon. Kia penso! Manĝi manĝaĵon jam preskaŭ manĝita.
Pli malfrue, mia frato diris ke li ne pridiris pri *tiu* peco, sed pri la kokaĵo ĝenerale.
Afiŝita de Thomas Satirsley
je 07:09 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:11 MDT