Blog Tools
Edit your Blog
Build a Blog
RSS Feed
View Profile
« June 2009 »
S M T W T F S
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30
You are not logged in. Log in
Enskribigoj laŭ Temo
Ĉiuj temoj  «
ludo
mangxajxo
La Loko de Tomas SATIRSLEY
08/06/2009
Cantr II
Topic: ludo

Mi reekludis Cantr (esperante, Kantro). Antaŭe, mi ludis angle kaj ne ŝatis la ludon; la lernado de la ludo estis tre malfacila. Nune, mi ŝategas la ludon, kaj ludas ĝin esperante. Bedaŭrinde, la esperanta interfaco ne estas plene tradukita (nur 33%), sed la ludantoj en Esperantujo nur parolas esperante, do estas bona maniero esperante ekzerci vin mem.


Afiŝita de Thomas Satirsley je 22:01 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:07 MDT
Post Comment | Permalink
En 'Panda Express'
Mood:  happy
Topic: mangxajxo

 Ĉi-sube mi  rakontas pri unu memorinda okazo en ĉina restoracio kun mia familio.

Mi manĝis en Panda Express (Esperante,  Pando Rapide?)  kun mia frato, kaj post iom da tempo, li ne plu povis manĝi  pro sato. Mi ankoraŭ estis iomete malsata, do la frato donis al mi la restantan kokaĵon. Mi ekmanĝis ĝin, kaj post tri aŭ kvar buŝplenoj, mi ekmaĉis tre malmolan kokaĵ-pecon. Mi diris "Tiu ĉi peco estas tre kartilaga." Kaj mia frato respondis "Jes, mi ankaŭ pensis tion." Mi daŭre manĉis je kelkaj sekundoj, tiam mi ekkomprenis tion, kion mia frato diris. Mi elbuŝigis la kokaĵopecon. Kia penso! Manĝi manĝaĵon jam preskaŭ manĝita.

Pli malfrue, mia frato diris ke li ne pridiris pri *tiu* peco, sed pri la kokaĵo ĝenerale.


Afiŝita de Thomas Satirsley je 07:09 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:11 MDT
Post Comment | Permalink
01/06/2009
Mil blankaj kartoj
Topic: ludo
Hodiaŭ, mia frato rifuzis ludi kun siaj gefratoj. La ludo, kion mi volas ludi, estis '1000 blank white cards' (esperante, Mil blankaj kartoj). En la ludo, oni faras kartojn kun nomo, bildo, kaj tio, kion la karto faras. Poste, la ludantoj donas la kartojn al ludkartaro, kaj ludas la ludon, uzante la ĵus kreitan karton. La ludo estas tre amuza kun iaj geuloj.

Afiŝita de Thomas Satirsley je 20:41 MDT
Ĝisdatigita je: 27/07/2009 23:13 MDT
Post Comment | Permalink
27/02/2009
Saluton!

Mia nomo estas Tomas SATIRSLEY [satirsli], kaj mi estas lernanto de Esperanto. Antaŭ nun, mi neniam havis retan taglibron. Mi volas bone lerni esperanton, do mi tajpos ĉi tie fojfoje.

Mi estas usonano, kiu loĝas en koloradio. Mi ŝatas legi librojn. Mia plej ŝatata poemo estas Babilfrenzo (angle, Jabberwocky) fare de Lewis Carroll [leŭes kerol]. Mi estas leganto de la angla retbildstrio XKCD.


Afiŝita de Thomas Satirsley je 13:05 MST
Ĝisdatigita je: 28/11/2009 23:01 MST
Post Comment | Permalink

Newer | Latest | Older