Mia avo, la patro de mia patrino, mortis antaux du semajnoj pro kancero. Mia avcxjo estis de Meksiko, sed li translogxigxis al Usono, kiam mia patrino ankoraux estis knabineto. Cxe la funebra rigardado de la kadavro, mia patrino kaj miaj geonkloj kriis kaj ploris. Mi mem preskaux ploris. La katolika hispana meso je la posta tago estis konfuza. Mi nek parolas la hispanan nek estas katoliko. Mi, mia frato kaj kvar el miaj kuzoj estis cxerkoportantoj je la funebra ceremonio. Je la antaux-enterigo, ni adiauxis lin kaj pluvigis sablon sur lian cxerkon. Fine, ni metis rozojn sur la cxerkon. Mi amis kaj ankoraux amas mian avcxjon, kaj tiu sperto pensigis min pri la kulturo de miaj parencoj per mia patrino. Mi ne parolas la hispanan lingvon, kaj multaj el miaj parencoj parolas nur la hispanan. Mia praavino diris al mi (per mia patrino kiel tradukanto) pri la avantagxojn de hispanopovo.